E-vorto
Uzado de E-vortoj kiel priskribo
· ☕ 3 min de legado
Freŝdate, mi komencis pli ofte rimarki iun uztipon de E-vortoj en variaj specoj de komunikado, ĉu estu retfilmaj, ĉu estu tekstaj. La uzo ĉiam ŝajnis erara laŭ mi. Do mi ĉiam estis surprizita kaj konfuza. Unue mi difinu la fakvorton «E-vorto». Laŭ la PMEG, «vorton kun la finaĵo E oni nomas E-vorto. E-vortoj montras manierojn, lokojn, tempojn, kvantojn k.s.» (PMEG, versio 14, paĝo 51). Do, kio estas tiu tipo de uzado de la E-vortoj kiujn mi ne tute komprenas.