Por plibona vido the ĉi tiu paĝo, eble ŝaltu JavaSkripton

Uzado de E-vortoj kiel priskribo

 ·  ☕ 3 min de legado

Freŝdate, mi komencis pli ofte rimarki iun uztipon de E-vortoj en variaj specoj de komunikado, ĉu estu retfilmaj, ĉu estu tekstaj. La uzo ĉiam ŝajnis erara laŭ mi. Do mi ĉiam estis surprizita kaj konfuza.

Unue mi difinu la fakvorton «E-vorto». Laŭ la PMEG, «vorton kun la finaĵo E oni nomas E-vorto. E-vortoj montras manierojn, lokojn, tempojn, kvantojn k.s.» (PMEG, versio 14, paĝo 51).

Do, kio estas tiu tipo de uzado de la E-vortoj kiujn mi ne tute komprenas. Jen, mi precizigu kion mi volas diri per unu ekzemplo:

Normale oni ne uzu pli ol unu difinilon antaŭ frazparto. Precipe grave estas, ke oni ne uzu la kune kun aliaj difiniloj.

Tiu ekstrakto, eltirita de PMEG (versio 14, paĝo 93), onis povas disigi en du partoj. La unua donas kuntekston, kaj mi volas direkti la atenton al la dua parto kaj ĉefe la jena:

Precipe grave estas, […]

Oni povas reordigi la vortojn kiel la sekvanta:

Precipe estas grave, […]

ĉar la E-vorto «grave» povas esti aŭ antaŭ aŭ malantaŭ la vorto kiun ĝi priskribas. Ĉi tie iu ajn lernanto povus voli skribi « Precipe estas grava […] » ĉar oni fidus la francan (aŭ la anglan, aŭ aliajn certe) tiel ke oni normale uzu adjektivon por priskribi situaciojn. Ekzemple, france oni dirus:

Plus précisément, il est important de ne pas utiliser […]

Ĉi tie, la adjektivon «important» oni uzas. Ankaŭ, dum la tempo de mia lernado de Esperanto, mi normale lernis uzi E-vortojn kiel vortfrazojn, ekzemple: « bone », aŭ « certe ». Alimaniere, mi lernis diri « estas bona », « estas certa » (je la fino de ĉi tiu artikolo, vi povos komprenis ke ĉi tiu uzo eraras), ktp.

Sed, ĉiam nuntempe mi rimarkas uzojn de E-formoj de la vortoj ĉie. Plie, PMEG estas ĝenerale akceptita kiel serioza referenco pri Esperanta gramatiko, do mi ne povus kredi, ke PMEG eraru pri tiel fundamenta uzado de la lingvo.

Do mi pripensis kaj serĉis. Mi demandis ĉe #esperanto per la IRC-a retbabilejo de Freenode.net kaj mi ne ricevis (sufiĉe) bonan respondon (aŭ mi simple ne komprenis kion la homo diris al mi tie). Sekve, mi maldetale retumis kaj serĉis tion per Google. Mi atingis rezultojn je https://esperanto.stackexchange.net, sed ankoraŭ mi ne kontentiĝis. Finfine, mi vidis, je la paĝo 51 de la PMEG, la subtitolon E-vortoj kiel priskriboj. Heŭreka! Pliĝuste, jen mi klarigu per citaĵo de la PMEG:

Estas amuze labori. Amuze estas perverba priskribo de labori.

La PMEG diras, ke la vorto « amuze » priskribu la vorton « labori ». Jes, E-vortojn uzas por priskribi verbojn aŭ agojn. Oni nur uzas A-vortojn por priskribi aŭ O-vortojn, aŭ objektojn, kaj similajn. Tio estas grandega diferenco kun aliaj lingvoj kiujn mi listigis supre. Esperanto estas la reĝo de la regulaj lingvoj (eĉ se oni povus trovi iujn neregulaĵojn, ne gravas :D). Ĝi minimumigas la neregulaĵojn tiel ke ĝi antaŭgardu ĝian regulecon.

Do, en la originala citaĵo:

Normale oni ne uzu pli ol unu difinilon antaŭ frazparto. Precipe grave estas, ke oni ne uzu la kune kun aliaj difiniloj.

la vorto « grave » priskribas la ago « uzi la kune kun aliaj difiniloj. » Sekvante la antaŭa regulo, oni skribas « estas grave ». Similare, oni normale skribas:

estas certe, ke […]

kie la duan parton de la frazo la vorto certe priskribas, kontraŭe al

mi estas certa, ke […]

kie la vorto certa ĉi tie priskribas la vorton mi.

Do, mi esperas, ke iuj lernantoj trovu utilecon en ĉi tiu artikolo. Unu jaro pasis ekde mi komencis lerni Esperanton, do oni povas vidi, ke oni ĉiam lernu eĉ (kaj ĉefe) kiam oni jam pensas kompreni.

Konigu

Simon Désaulniers
SKRIBIS
Simon Désaulniers
Développeur RD